Esperanto kaj mi

Mi ne memoras, kial mi komencis lerni Esperanton. Mi jam konis la internacian lingvon, kiel oni konas la nomon de la ĉefurbo de Svislando, Brazilo aŭ Kartvelio.

Estis la somero de 2022. Pro iu kialo mi esperantiĝis. Dum kelkaj semajnoj mi rigardis multajn filmetojn en YouTube, kaj mi pasigis horojn kaj horojn en Vikipedio legante pri Esperanto, ĝia historio, la movado, esperantidoj, Esperantujo… Mi pensis pri tio kelkfoje, sed mi ankoraŭ ne scias.

En septembro mi decidis lerni Esperanton serioze. Mi jam lernis per la kurso de Duolingo, kaj mi volis ion pli. Mi enskribis min en kurson A2 ĉe UNED (Nacia Universitato de Distanca Edukado). Tiuj monatoj estis mia plej intensa esperanta periodo. Mi malfermis konton en Mastodon kaj komencis TikTok-kanalon por fari filmetojn en Esperanto, por praktiki kaj diskonigi la internacian lingvon. Mi multe lernis, sed la vivo malhelpis. Mi enskribis min en B2-kurson kaj provis daŭrigi la kanalon, sed tio ne eblis.

Dum la sekvaj monatoj mi kabeis. Foje mi denove faris iun lecionon en Duolingo aŭ skribis kelkajn afiŝojn en Mastodon. Sed mi kabeis. Kaj poste mi revenis, ĉar mi volis esti esperantisto, sed mi ankoraŭ ne parolas bone.

Kion fari por ne ripeti la eraron kaj denove forlasi nian lingvon? Mi ne scias. Momente mi penas havi ĉiutagan kontakton kun la lingvo por daŭre lerni ĝin: legi novaĵojn, spekti filmetojn, viziti sociajn retejojn… Mi ankaŭ pensas pri aliĝo al esperanta asocio.

Mi ne memoras kiam mi ekkonis Esperanton, sed mi scias, ke mi volas esti esperantisto.