bonapineo

Esperanto kaj mi
Esperanto kaj mi

Mi ne memoras, kial mi komencis lerni Esperanton. Mi jam konis la internacian lingvon, kiel oni konas la nomon de la ĉefurbo de Svislando, Brazilo aŭ Kartvelio.

Estis la somero de 2022. Pro iu kialo mi esperantiĝis. Dum kelkaj semajnoj mi rigardis multajn filmetojn en YouTube, kaj mi pasigis horojn kaj horojn en Vikipedio legante pri Esperanto, ĝia historio, la movado, esperantidoj, Esperantujo… Mi pensis pri tio kelkfoje, sed mi ankoraŭ ne scias.

En septembro mi decidis lerni Esperanton serioze. Mi jam lernis per la kurso de Duolingo, kaj mi volis ion pli. Mi enskribis min en kurson A2 ĉe UNED (Nacia Universitato de Distanca Edukado). Tiuj monatoj estis mia plej intensa esperanta periodo. Mi malfermis konton en Mastodon kaj komencis TikTok-kanalon por fari filmetojn en Esperanto, por praktiki kaj diskonigi la internacian lingvon. Mi multe lernis, sed la vivo malhelpis. Mi enskribis min en B2-kurson kaj provis daŭrigi la kanalon, sed tio ne eblis.

Dum la sekvaj monatoj mi kabeis. Foje mi denove faris iun lecionon en Duolingo aŭ skribis kelkajn afiŝojn en Mastodon. Sed mi kabeis. Kaj poste mi revenis, ĉar mi volis esti esperantisto, sed mi ankoraŭ ne parolas bone.

Kion fari por ne ripeti la eraron kaj denove forlasi nian lingvon? Mi ne scias. Momente mi penas havi ĉiutagan kontakton kun la lingvo por daŭre lerni ĝin: legi novaĵojn, spekti filmetojn, viziti sociajn retejojn… Mi ankaŭ pensas pri aliĝo al esperanta asocio.

Mi ne memoras kiam mi ekkonis Esperanton, sed mi scias, ke mi volas esti esperantisto.

Esperanto sukcesis.
Esperanto sukcesis.
Jes, Esperanto sukcesis. Ĝi ne venkis, sed tamen sukcesis. Tiu aserto povas surprizi, ĉar en tradiciaj amaskomunikiloj oni ofte parolas pri Esperanto kiel pri “morta lingvo” aŭ “malsukcesa projekto”. Sed mi ne konsentas.
Vere, Esperanto ne fariĝis la internacia lingvo, kiun Zamenhof imagis. Tamen mi pensas, ke ĝi sukcesis.
Unue, ĉar pli ol 140 jarojn poste oni ankoraŭ parolas ĝin. Ekzistas muziko, retpaĝoj, kaj originala kaj tradukita literaturo. Multaj homoj komencas lerni ĝin ĉiutage. Pro tio Esperanto estas viva lingvo.
Due, ĉar Esperanto evoluas. Ĝi ŝanĝiĝas laŭ la uzo de homoj. Por mi, kiu studis filologion, tio estas nekredebla afero por planita lingvo. Ekzemple, la preskaŭa malapero de la sono ĥ aŭ la apero de la sufikso iĉ-.
Ĉu Zamenhof atendis tion? Mi ne scias. Sed unu afero estas klara: lingvo, kiu vivas kaj evoluas, ne povas esti malsukcesa.