Esperanto sukcesis. Jes, Esperanto sukcesis. Ĝi ne venkis, sed tamen sukcesis. Tiu aserto povas surprizi, ĉar en tradiciaj amaskomunikiloj oni ofte parolas pri Esperanto kiel pri “morta lingvo” aŭ “malsukcesa projekto”. Sed mi ne konsentas. Vere, Esperanto ne fariĝis la internacia lingvo, kiun Zamenhof imagis. Tamen mi pensas, ke ĝi sukcesis. Unue, ĉar pli ol 140 jarojn poste oni ankoraŭ parolas ĝin. Ekzistas muziko, retpaĝoj, kaj originala kaj tradukita literaturo. Multaj homoj komencas lerni ĝin ĉiutage. Pro tio Esperanto estas viva lingvo. Due, ĉar Esperanto evoluas. Ĝi ŝanĝiĝas laŭ la uzo de homoj. Por mi, kiu studis filologion, tio estas nekredebla afero por planita lingvo. Ekzemple, la preskaŭa malapero de la sono ĥ aŭ la apero de la sufikso iĉ-. Ĉu Zamenhof atendis tion? Mi ne scias. Sed unu afero estas klara: lingvo, kiu vivas kaj evoluas, ne povas esti malsukcesa.